BitArkivo.org
57 subscribers
109 photos
3 files
75 links
Download Telegram
Forwarded from Kapis
Armena Esperantisto (1958) arkivita
Forwarded from Kapis
Esperanto Panorama / Horizontaal (290 numeroj arkivitaj) : 1970-nuntempe
Nova laboro. Skanitaj kar arkivitaj:
163 numeroj de BEL Informas: Bulteno de Brazila Esperanto Ligo
50 numeroj de Brazila Esperantisto.
351 numeroj de la Ĉina beletra revuo "Penseo" arkivitaj
Dank'al donaco el Kanado. Ni bitigis kaj arkivis 73 numerojn de Franca Esperantisto (1959-1969) . Helpu nin por daŭrigi la gravan kulturan laboron!
Post kelka paŭzo, ni daŭrigas la arkivadan laboron... Kompleta kolekto de Esperanto-Panorama/HorizonTaal (1970-nuntempe) Dank’al Flandra Esperanto-Ligo pro la bitigado kaj enretigado
46 novaj numeroj de Sennaciulo inter 1991 kaj 2005 arkivitaj... Legu ilin ĉe: https://bitarkivo.org/gazetoj/sennaciulo
Skanitaj 7 numerojn de Norvega Esperantisto de 1993-1994. Legu ilin ĉi tie...
85 numeroj arkivitaj ĉe: https://bitarkivo.org/gazetoj/esperanto_en_azio_kaj_oceanio

Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): Inter 1 kaj 11 / inter n38 (jaro 2000) kaj n53(jaro 2006) / Numero 66
Transdono de la Arkivo de UEA al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko

La arkivo de la Universala Esperanto-Asocio, kiu estas ege ampleksa, ni unue kontrolis pri la stato. Provizore ni transprenis la ordon de UEA kaj zorge transportis la skatolojn ordigitajn en nian konservejon. La arkivo havas apartan signon: V75.

Kvankam la arkivo mem ankoraŭ ne estas ordigita (nur la transprenitaj skatoloj), ĝi jam estas alirebla en la legsalono de la Esperantomuzeo.

Kion ni per la unua paŝo planas kaj jam ekrealigis, estas katalogado kaj ciferecigo de la libroj, periodaĵoj kaj afiŝoj. Katalogado de la arkivero nur povos komenciĝi, kiam almenaŭ parto de la arkivo estos ordigita. Post katalogado povos sekvi ciferecigo de dokumentoj, kie la leĝo tion permesas.

Mi petas vian komprenemon, sed la informoj, kiujn mi povas nun serioze doni, estas limigitaj. Pluaj certe sekvos paŝon post paŝo. Ankaŭ estontece ni regule sciigos la publikon pri la progresoj rilate la katalogadon kaj ciferecigon.

Amikajn salutojn kaj bondezirojn,

Bernhard
Forwarded from Leandro Abrahão
Jen! En la instagrama konto de UEA. Sprono al legemo 😉
Audio
La 157a elsendo de la Varsovia Vento parolas pri BitArkivo kaj UEA : arkivaj numeroj de gazetoj esperantistaj.
Forwarded from Dima Ŝevĉenko
Aperis "Facila Vento". Numero 1
https://revuoesperanto.org/facila_vento1